Europa volontulo serĉata...
En la Societo pri la Internacia kaj Interkultura Interŝangxo ANAWOJ la
Bjalistoka E-Societo anoncis la pretecon akcepti por unu jaro volontulon el
la eŭropunia lando kadre de la Eŭropa Volontulado, la Programo "Junularo
en la Aktivado", Kampanjo 2. Volontulo kune kun la membroj de
la Societo laboros pri la popularigado de E-ideo: respektado de la kultura
varieco en la kunligo kun la kontraŭbatalado de rasismo kaj ksenofobio.
Kiel atentigis BES en sia anoncodeklaro, la kono de Esperanto grandigus la
ŝancojn de volontulo por efika agado.
Pli da informoj eblas ricevi ĉe la kontaktotelefonoj: telefono/fakso
48.85.717 91 45, poŝtelefonoj: +48 506 565 438 kaj +48 510 502 826,
elektronike: anawoj@anawoj.org
vidu ankaŭ: