Kafejo "Esperanto" sur la Urboplaco
Verŝajne jam en majo ĉi-jare malfermiĝos somera kafejo ĉe la Urbodomo nomita "Cafe Esperanto" (iama "Ratuszowa" - "Urbodoma"). En elegante aranĝita ejo ni aŭskultos popularajn E-kanzonojn, antaŭ ni mendos ion ni povos kompari polan kaj E-menuojn, por ke ni povu certiĝi, ke ni bone ekkomprenis oferton. La nova estraro lopodos, por scivolemigi gastojn, ke ili deziru ofte reveni tien. Por esperantistoj ĝi estos laŭvica loko en Bjalistoko, kie indos venigi polajn kaj eksterlandajn konatulojn.
vidu ankaŭ: