Elementa Lernejo n-ro 51 en Bjalistoko je la nomo de Ludoviko Zamenhof
Unu reĝo mortis, vivu alia reĝo!
Kun nostalgio ni rememoras likviditan Elementan Lernejon n-ro 23 je la nomo de Ludoviko Zamenhof, sed jam estas tempo viŝi larmojn kaj ĝoji pro realeco. La urbestro de Bialistoko kun rekono akceptis iniciaton de Elementa Lernejo n-ro 51 ĉe la strato Kluka 11A por nomi ĝin Zamenhof-lernejo.
La 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko estos bonega ŝanco por enmasoni starigan akton de didaktika konstruaĵo kaj gimnastika halo. Ĝi estas moderna lernejo, sen arkitektaj barieroj, kiu montrindas por kongresaj gastoj kiel lernejo de la 21-a jarcento.
vidu ankaŭ: