Ĉiu formo de reklamo de Esperanto proksima al koro
Bjalistoka esperantisto Stanislav Dobrovolski partoprenis la 27an de marto la kafan konkurson de la radio RMF FM.
Ĉe mikrofono oni legis esperante la inviton trinki esperantan kafon en la Centro de Esperanto en Bjalistoko. Samtempe la lektoro transdonis la bazajn informojn pri la lingvo kaj ideo. „Ni informis la aŭskultantojn ke esperantistoj vivas en la tuta mondo. Preskaŭ ne ekzistas la lando, en kiu oni ne povus renkonti iun, kiu scipovas paroli Esperante. Ŝatantoj de Esperanto ankaŭ trinkas kafon. Specialan –esperantan kafon!. Por komuna kafumado ni invitis la aŭskultantojn de la radio RMF FM al la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof – rakontis al ni Stanislav.
vidu ankaŭ: