polski esperanto

Esperantistoj invitas la 14-an de aprilo 2008

Bjalistoka E-Societo kaj Fondaĵo Zamenhof invitas la 14an de aprilo 2008 partopreni la celebron de la 91-a mortdatreveno de Ludoviko Zamenhof

En la programo:
10.00 horo - en la Junulara Kultura Domo ĉe la strato Warszawska 79A malfermo de la ekspozicio „Bjalistokaj infanoj ilustras la esperantan eldonon de la libro Reĝo Maĉjo la I-a de Janusz Korczak. La konkurso estis organizita pere de Bjalistoka E-Societo kaj Junula Kultura Domo sub la Alta Protekto de la Urbestro de Bjalistoko, kiu fondis ĉiujn premiojn.

13.00 horo – la manifestacio de esperantistoj kaj amikoj de Esperanto apud la monumento al Ludoviko Zamenhof ĉe la strato Malmeda. Bjalistokaj infanoj sendos la alvokon la ĉielon.

18.00 – en la kafejo FAMA malfermo de la ekspozicio „Esperanto en eŭropaj gazetoj“ surbaze de esperantaĵoj donacitaj al la Zamenhof-Muzeo pere de japano Etsuo Miyoshi, sub la Alta Protekto de la Urbestro de Bjalistoko kaj Gazeta Wyborcza.

18.30 horo – en la kafejo FAMA prelego de Barbara Pietrzak – Ĝenerala Sekretario de UEA pri „Esperanto en medioj”.

19.30 horo – „Poto da oro” – la esperanta versio de la filmo pri Felicja Novak kaj Jakobo Ŝapiro, farita en la Televido de Bjalistoko



vidu ankaŭ: