polski esperanto

Ĉiu povas pliricigi la kulturan programon de 94 UK en Bjalistoko

Al Bjalistoka E-Societo kaj al la prokuristo de la Urbestro de Bjalistoko por la 94 UK venas pluraj personoj pretaj pliricigi la kulturan programon de la Kongreso.

· Juna kuracisto – Andrzej Wincewicz – stipendanto de la Fondaĵo „Favore al Pola Scienco” proponas la organizon dum 94 UK ĉe la Medicina Universitato en Bjalistoko la ekspozicion „Pri la familio Zamenhof kaj kuracarto” Tiamaniere vizitantoj de la ekspozicio ekscios ankaŭ pri aliaj familianoj, kiuj dediĉis sian vivon al tiu okupo · Varsovia Fondaĵo „Tero el ĉielo” ekproponis imponan ekspozicion en la Parko de la Familio de Branicki. Ĝi konsistos el 200 grandformataj paneloj kun la bildoj de Planedo Tero faritaj en diversaj regionoj de la mondo el alteco pere de franca fotografisto Yann Arthus Bertrand. La ekspozicio estas organizita sub la Alta Protekto de la Pola Komitato de UNESCO. · Fondaĵo de princo Ostrogski ekproponis fari dum la 94 UK la fotografian ekspozicion je la temo „Beleco de la Podlaĥia Regiono” sur la muro, kiu ĉirkaŭas la Ĝardenon de la Familio Branicki. · Fondaĵo „Ora Centro” ekproponis la kreadon de mandalo pere de tibetaj monaĥoj.



vidu ankaŭ: