„Leviĝanta Bjalistoko” donas la ekzemplon al aliaj...
„Leviĝanta Bjalistoko” – jen la slogano, per kiu dum 4 venontaj jaroj estos promociota la ĉefa urbo de la Podlaĥio.
Laŭ la mendo de la urbestro Tadeo Truskolaski la firmao Grupo Eskadra, kiu okupiĝas pri la promocio de urboj, prilaboris la strategion de la promocio de Bjalistoko.
„Temas ĉefe pri tio, ke ni deziras montri Bjalistokon kiel la urbo vivanta, dinamika, moderna kaj substrekanta sian ekziston, kulturon kaj tradicion – diris la vicurbestro pri kulturo Tadeo Arlukoviĉ.
La strategio bazigas sur la multkultureco de Bjalistoko. Grupo Eskadra ekvidas ege grandajn eblecojn de la promocio pere de Esperanto. Aldona argumento estas la fakto, ke en la jaro 2009, ĝuste en la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof, estos organizota la 94-a UK.
vidu ankaŭ: