La Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Jurnalistoj
La unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Jurnalistoj okazos la 26-30-an de Majo, 2008 en la ĉefurbo de Litovio Vilnius.
L
La kongreson auspicias Universala Esperanto-Asocio, ĝin subtenas Litovia parlamento, Litovia registaro, Vilniusa urba municipo, Litovia ministerio pri eksterlandaj aferoj, Litovia ministerio pri kulturo.
Alta protektanto de la kongreso estas ĉefministro de Litovio Gediminas KIRKILAS.
Ĉeftemo de la kongreso estas „Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto“, ĝia reĝisoro estas prof. Humphrey TONKIN.
Al la kongreso aliĝis 188 esperantistoj el 37 landoj. Ĉiuj aliĝintoj estas akceptitaj al la kongreso.
Dum la kongreso estos voĉlegitaj pli ol 50 prelegoj pri aktualaj ĵurnalismaj kaj aliaj proksimaj temoj.
Bjalistokon reprezentos Elżbieta Karczewska kiu publikigas siajn artikolojn en la pola ka eksterlanda esperanta gazetaro.
vidu ankaŭ: