polski esperanto

La vizito de la reprezentantoj de la UEA en Bjalistoko

La 5-an kaj la 6-an de junio 2008 al Bjalistoko venis la reprezentantoj de la UEA: la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller, La Ĝenerala Sekretario Barbara Pietrzak kaj la Konstata Kongresa Sekretario Clay Magahales. Okazis labora kunveno kun la LKK de la 94-a UK en Bjalistoko.


Dum la kunveno oni pritraktis diversajn precizajn temojn ligitajn kun la organizado de la 94 UK. La gastoj havis okazon renkontiĝi kun la Urbestro Tadeo Truskolaski okaze de komuna solena malfermo de la pentraĵo sur la muro de la domo ĉe la Zamenhofstrato 26. Dum la intervjuo por la Esperanta Redakcio de la Pola Radio Osmo Buller diris, ke li estas kontenta pri la laboro de LKK. Ĝi progresas kaj diversaj komunikoj de amaskomunikiloj afable raportas pri bjalistokaj okazintaĵoj ne nur en la esperanta mondo.



vidu ankaŭ: