polski esperanto

Rezolucio de la pola parlamento

La pola parlamento omaĝis la 100-an datrevenon de la kreiĝo de UEA.
"Esperanto ligas homojn en riĉa kaj valora kulturo, kies fundamenta
mesaĝo estas internacia amikeco kaj universala paco" substrekis
deputitoj en la unuanime proklamita rezolucio.


En la datreveno de la kreiĝo de Universala Esperanto Asocio la Pola

Parlamento emfazis la "rekonvortojn al la daǔrigantoj de la verko de 

d-ro Ludoviko Zamenhof, kiu - kiel estas vortumite en la rezolucio - 

"kreante la lingvon Esperanto deziris certigi al ĉiuj homoj la eblecon 

de reciproka kompreno kaj interkompreniĝo sendepende de la nacieco, 


raso, religio kaj propraj mondkonceptoj".

"La pola parlamento, dezirante omaĝi la kontribuon de d-ro Ludoviko 


Zamenhof al la monda civilizacia heredaĵo subtenas la klopodojn de

internaciaj medioj, ke UEA estu honorita per la Nobel-premio pri paco".



vidu ankaŭ: