La venonta Esperanto-Centro jam malfermas sian pordon por la "Senhejma galerio"
"Senhejma galerio" estas ideo bonege konata de ĉiuj fotoamantoj,
lanĉita de du famaj polaj fotistoj - Tomek Sikora kaj Andrzej
Świetlik.
Dum kelkaj jaroj de sia ekzisto la galerio ĝisvivis kelkdek eldonojn en plejparto de polaj urboj kaj eĉ eniris la mondon aperante en Novjorko (Usono), Melburno (Aŭstralio), Londono (Britujo), Alĝerio, kaj eĉ en fora Kostariko. "Senhejma galerio" estas preparata por mallonga tempo fotoekspozicio, kiun povas partopreni ĉiuj fotemuloj, sendepende de ilia nivelo kaj speco de fotado. En Balistoko la "Senhejma" gastos dum unu semajno, de la 21-a ĝis la 28-a de junio.
Ĉiujn interesitajn ni petas alveni multnombre kun la fotoj, la 21-an de junio (sabato) jam je la 10-a al la domego ĉe la strato Warszawska 15 - venonta Esperanto-Centro (enirejo troviĝas je la flanko ĉe la hospitalo).

vidu ankaŭ: