Premio de la Urbestro de Bjalistoko
La 29-an de jun. 2009, dum la solena vespero en la Dramteatro de Bjalistoko, okazis la sumigo de la lI-a edicio de la konkurso „Socia animo“ direktita al bjalistokaj oficistoj – volontuloj.
Unu el 8 premiitoj okazis nia kolegino Elżbieta Karczewska. La vicurbestro de Bjalistoko enmanigante al. ŝi la premion konkludis: „Via konsekvento en la socia laboro por loka loĝantaro kaj por la promocio de Bjalistoko kiel la lulilo de la lingvo Esperanto, kaj la fakto, ke oni povas ĉiam kalkuli je via zorgo pri aliaj meritas respekton ..
La kulturan parton de la programo plenigas junaj aktoroj kaj dancistoj el la Teatro Narwal kaj Dancstudio Max Dance. Ili prezentis en la danca fomo la fabelon „Logon” de Ŝeherezada.
Spektu la fotogalerion
vidu ankaŭ: