La hotelo GOŁĘBIEWSKI en Bjalistoko havas esperantan version de sia ttt-paĝo
Pensante pri gastoj de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto la hotelo Gołębiewski funkciigis esperantan version de sia ttt-paĝo: http://www.golebiewski.pl/hg_bialystok.
Kongresaj gastoj antaŭ la elekto de sia loĝloko dum la Kongreso havos okazon konatiĝi kun hotelaj kondiĉoj. Por faciligi tion Loka Kongresa Komitato informos pri tiu ĉi ebleco sur sia ttt-paĝo www.94uk.bialystok.pl , kiu de la 27-a de julio 2008 iĝos la parto de la oficiala kongresa ttt-paĝo. Ni instigas estrarojn de aliaj hoteloj fari same kaj krei esperantajn versiojn de iliaj ttt-paĝoj.
vidu ankaŭ: