Mortdatreveno de Jakobo Ŝapiro
Jakobo Ŝapiro ("Kuba", "Joŝo" ) – ĵurnalisto kaj pedagogo, li estis legenda gvidanto de bjalistoka esperantistaro en la intermilita tempo. Ni iru laŭ liaj spuroj kun la ĉiĉerono tra Bjalistoko.
La programo de la solenaĵo, kiu okazos la 12-an de julio 2008:
17.00 – renkontiĝo ĉe la strato Lipowa 31/33, kie troviĝas la
tabulo omaĝe al Jakobo Ŝapiro kaj komuna metado
de floroj
17.10 – promenado kun la ĉiĉerono laŭ Lipowa, Rynek
Kościuszki kaj Zamenhof stratoj
18.00 – vojaĝo per la speciala buso al la arbareto en la
kvartalo Pietrasze kie troviĝas la simbola tombo de
Jakobo Ŝapiro, lia edzino Eva, ilia filo kaj 3000
aliaj juddevenaj bjalistokanoj murditaj fare de
germanaj faŝistoj la 12-an de julio 1941.
Ni invitas esperantistojn kaj amikojn de Esperanto partopreni la komunan manifestacion.
vidu ankaŭ: