polski esperanto

93 Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo

Inter la 19-a kaj la 26-a de julio 2008 reprezentantoj de la Loka Kongresa Komitato de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en 2009 en Bjalistoko kaj de la Rondo de Esperanta Junularo BABELTURO en Bjalistoko partoprenis en la 93-a UK en Roterdamo sciigante pri valoroj de Bjalistoko kaj voligante kongresajn gastojn veni la venontan jaron.

Por la esperanta televido estis speciale intervjuita la prezidanto de UEA, prof-ro d-ro Probal Daŝgupta. Kongresa programo estis riĉa kaj ĉiu partoprenanto sekvis ĝin kun intereso. La prezidanto de la LKK, vicurbestro Aleksander Sosna, kaj la prezidantino de Bjalistoka Esperanto-Societo, Elżbieta Karczewska, estis invititaj kun 200 aliaj personoj al sidejo de Roterdama urbestro. La gastojn akceptis la vicurbestrino Krins. En sia parolado ŝi substrekis gravecon de la universala lingvo en la urbo, en kiu kunvivas 76 diversaj nacioj. Bjalistoka informstando ĝuis grandan interesiĝon, kaj al la kunveno dediĉita al organizo de la venontjara UK venis pli ol 300 homoj. Preskaŭ ĉiuj demandoj rilatis al ekipiĝo de la kongreso. Pluraj reprezentantoj de esperantaj turismaj oficejoj el Ĉinujo, Japanujo, Brazilo, Ĉilio, Francujo, Hispanujo kaj Kroatujo anoncis organizi busajn kaj aviadilajn karavanojn. Fine de la kongreso, dum solena transdono de kongresa flago, Bjalistokon reprezentis kune la honora civitano de Bjalistoko – Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof, kaj la prezidanto de LKK – la vicurbestro de Bjalistoko Aleksander Sosna. Reprezentanto de bjalistoka junularo, lernanto de la liceo n-ro 1 en Bjalistoko Konrad Andrzejuk estis invitita de organizantoj de la Itala Esperanto-Kongreso por veni kontraŭ ilia kosto al Italujo kaj reklami la eblecon viziti Pollandon dum la 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof. Reprezentanto de la plej granda esperanta eldonejo en Japanujo proponis al nia juna amiko veni kontraŭ kostoj de la eldonejo al Japanujo kaj reklami bjalistokan kongreson inter junularo. Nia maniero reklami Bjalistokon kiel naskiĝlokon de Esperanto estis do, kiel videble, tre efika.



vidu ankaŭ: