polski esperanto

La filmo "Leviĝanta Bjalistoko"

Spekteblas jam la promocia filmo "Leviĝanta Bjalistoko" en Esperanto ĉe la paĝaro de bjalistoka Esperanto-televido ITVC.

La urbo Bjalistoko antaŭ kelka tempo lanĉis promocian turisman kampanjon en aliaj urboj de Polujo kaj eksterlande. Ekde tiam la urba slogano estas "Wschodzący Białystok" (angle: Rising Bialystok, esperante: Leviĝanta Bjalistoko). Por ĝi oni faris inter alie 18-minutan filmon pri valoroj de la urbo en kelkaj lingvoversioj.
Unue oni planis spektigi la filmon por kongresanoj en Roterdamo - pro teknikaj kialoj tio tamen ne eblis. Sed nenio estas perdita - ĝi spekteblas en la Esperanto-televido ITVC!



vidu ankaŭ: