polski esperanto

Mi parolas en Esperanto: la lingvo kreita en Bjalistoko

Aktivan rilaton al la kulturo kaj la historio de la urbo, pozitivan ekzemplon de nuntempa civitaneco oni povas atingi ankaŭ promociante inter la loĝantaro de Bjalistoko la lingvon ESPERANTO, nomumitan al la Pacpremio.

Leciono de ESPERANTO estas eduka projekto bazanta sur la slogano: „Mi parolas en Esperanto, la lingvo kreita en Bjalistoko”.
La projekto de la organizo „Ni serĉas Pollandon” ricevis la monsubtenon de la Urbestro de Bjalistoko en la konkurso pri kulturo. La partneroj en la projekto estas ankaŭ: la tuttaga gazeto Kurier Poranny kaj Alta Lernejo pri Publika Administrado en Bjalistoko. Medie protektas ĝin la komunuma portalo „Wrota Podlasia”.
Leciono de ESPERANTO konsistas el 10 lecionoj, dum kiuj per facilaj metodoj oni transdonos bazajn informojn pri la lingvo kaj pri la historio de Bjalistoko el la tempo de Ludoviko Zamenhof.
Aktoroj, kiuj ludos en elsendoj, estos instruistoj kaj partoprenantoj de lingvokursoj organizitaj pere de Bjalistoka Esperanto-Societo.
La unua emisio okazos la 20-an de aŭgusto 2008 en la programo de la urba kabla televido TV Bialystok. Ĉiu leciono estos publikigita ĉe www.tvbialystok.pl.
Temoj de la lecionoj:
1. Ludoviko Zamenhof kaj Bjalistoko
2. Bjalistoko – multlingva Babelturo
3. La familia domo de juna Zamenhof
4. Naskiĝo de ESPERANTO
5. Lecionoj en la formo de gvidlibro:
a) Laŭ la vojetoj de Zamenhof
b) Gimnazio
c) Urbo de teksaj fabrikoj
d) Heredaĵo de la familio Branicki
e) Vidindaĵoj de la urbo: preĝejoj, ortodoksaj kerkoj, sinagogoj
f) La Urboplaco – koro de la la urbo
g) Eminentaj loĝantoj de Bjalistoko
h) Estraro de la Urbo kaj ĝia kontribuo al Esperanto

(informas redaktorino Bożena Bednarek TV Białystok)



vidu ankaŭ: