polski esperanto

Bjalistoka Esperanto en tutpollanda televido

La 17-an de oktobro al Bjalistoko venis skipo de televido kiu preparas matenan programon "Bonan tagon TVN". Registro de la elsendo okazis sur la ĉefa foirplaco kaj en Esperanto Cafe staranta apud la urbodomo.

La programo celis proksimigi al poloj la urbon kiel lokon interesan kaj vizitindan. Spektantaro el tuta lando povis ekkoni gustojn de Podlaĥio kaj tradician kuirarton de la regiono, vidi Bjalistokon kiel ĉefurbon de danco (sin prezentis junularaj dancogrupoj), urbon plurkulturan (oni invitis reprezentantojn de tri diversaj eklezioj) kaj ankaŭ... kiel naskiĝurbon de la kreinto de la lingvo internacia. Televide Przemek Wierzbowski parolis pri tio kial aperis Esperanto, kiel kaj kiu ĝin uzadas. Intertempe oni enmiksis vortojn en Esperanto por ke la spektantaro povu iom aŭdi ties sonon.



vidu ankaŭ: