Bonvenon al la 9-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj!
Se vi volas decembre viziti la urbon de venontjara UK kaj vidi kiel progresas la laboroj por tiu aranĝo, se vi volas senti la festan etoson en la lulilo de Esperanto - nepre alvenu!
Ni invitas ĉiujn samideanojn de la mondo alveni al Bjalistoko kaj inter la 12-a kaj la 15-a de decembro 2008 kune festi la 149-an naskiĝdatrevenon de Ludoviko.
La aranĝo havas tradicie jenan skemon:
- vendrede vespere kultura programo, ĉi-jare vizito en la galerio de Slendzinski-familio kaj koncerto de muzika lernejo. Vespere - renkontiĝo en la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo.
- sabate ekde la mateno en la universitato estas kutime prelegoj; ĉi-jare ĉe ni gastos inter alie Roman Dobrzyński kaj Tomasz Chmielik. Poste okazas renkontiĝo ĉe la monumento al Zamenhof, katolika meso, vagado tra la esperantistaj spuroj en Bjalistoko. Vespere en kafejo Fama estos ĉi-jare koncerto esperanta kun festokuko.
- tuta dimanĉo estas dediĉita al regiona ekskurso, kiu ĉi-jare iros al iama "Tero de la provinco Grodno", kie oni vizitos muzeojn, historiajn objektojn kaj sanktan lokon en Różanystok. Tiuj, kiuj ne ekskursos kaj restos bjalistoke, povos inter alie pli profunde viziti Bjalistokon, ekkoni historian vojon de la lingvo internacia en nia urbo kaj provi sian unuan esperantlingvan mendon en Esperanto - vizitante Esperanto Cafe ĉe la urboplaco.
- lunde okazos eksterordinara afero: bjalistoka bazlernejo n-ro 51 ekhavos la nomon de Ludoviko Zamenhof. Kelkaj esperantistoj, kiuj restos lunde en Bjalistoko, povos do partopreni tiun solenaĵon.
La Esperanto-Centro al kiu oni venu staras ĉe la strato Piękna 3. Oni eniras ĝin de malantaŭa flanko. Antauxanoncu vian alvenon.
Pliaj informoj kaj preciza programo estos legeblaj baldaŭ ĉe nia paĝaro, do vizitadu ĝin regule.
vidu ankaŭ: