ĈU ZAMENHOF PRAVAS?
Ĉiutage je la 06:05 en la stacidomo de Bjalistoko startas trajno, kiu oblikve trapasas preskaŭ tutan Pollandon kaj post trapaso de 500 km atingas sian finstacion en Bielsko-Biala. Koincide la nomoj de ambaŭ urboj enhavas la saman radikon “blanka” kaj ligas ilin la trajno “Zamenhof”.
Tiu ekspresa vagonaro estas tiel “baptita” anticipe de la 150-jara naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof kaj la jubilea Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Bjalistoko ekde la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2009. Verŝajne multaj esperantistoj venos al la kongreso ĝuste per la trajno ”Zamenhof”. Sed ĝi inaŭgure ekveturis jam la 1-an de junio 2008 kaj transportis, nekredeble, sian patronon mem, akompanatan de lia edzino Klara. “Gesinjoroj Zamenhof” estis fakte paro de bjalistokanoj vestitaj laŭ la modo el la komenco de la 20-a jarcento. Ili prezentis atrakcion al la pasaĝeroj de la trajno kaj profitis la okazon por propagandi sian faman samurbanon kaj lian mondkonatan verkon.
En la jubilea jaro 2000 la loĝantoj de Bjalistoko voĉdonis en plebiscito, kies celo estis elekti homon, kiu plej multe famigis la urbon dum la pasintaj cent jaroj. Bjalistokano de la 20-a Jarcento evidentiĝis Ludoviko Zamenhof. Por li voĉdonis pli da elektantoj ol por sume ĉiuj aliaj kandidatoj, kvankam tiuj estis ankaŭ eminentaj sciencistoj, politikistoj kaj artistoj. Kial do Zamemhof? Nu, la bjalistokaj esperantistoj ne ŝparis klopodojn, por konsciigi al siaj samurbanoj la gravecon de la kreinto de Esperanto mondskale.
Eĉ pli vaste! Ja Zamenhof kaj lia verko, Esperanto, cirkulas ĉirkaŭ la Suno laŭ siaj orbitoj inter tiuj de Marso kaj Jupitero. Temas pri du asteroidoj, malkovritaj, kaj tiel nomitaj, de la finna astronomo Yrjö Väisälä, respektive en la jaroj 1936 kaj 1938. Krome ekzistas teksto, kiun ekde 1977 portas la usonaj kosmoveturiloj “Vojaĝanto 1” kaj “Vojaĝanto 2”. Amikoj, mi parolas al vi de sur la planedo Tero. Jen Esperantaj vortoj, inter la dek alilingvaj mesaĝoj, direktitaj al supozeblaj inteligentaj estaĵoj en la kosma spaco. La aŭstralia ambasadoro ĉe UNO, Ralph Harry, konvinkis specialistojn de NASA, ke Esperanto povas esti lingvo plej facile deĉifrebla de eksterteraj vivuloj. Nia generacio ne ĝuos konfirmon de tiu aserto, ĉar la kosmaj sondiloj atingos la stelon plej proksiman al la sunsistemo nur post...kvardek mil jaroj.
Ankaŭ brazilanoj grave kontribuis la venkon de la kreinto de Esperanto en la Bjalistoka plebiscito. Ja en Brazilo troviĝas pli multe da Zamenhof-monumentoj ol en kiu ajn alia lando de la mondo. Aliflanke neniu alia bjalistokano, fakte neniu pollandano, inkluzive de Kopernik, Chopin, Maria Curie kaj Johano Paulo la Dua, estas distingita pli multe ol Zamenhof. Ja ĝisdate oni kalkulis en sesdeko da landoj proksimume 1500 ZEO-jn, alivorte Zamenhof-Esperanto-objektojn. Temas ne nur pri monumentoj, sed ankaŭ stratoj, placoj, memortabuloj ktp, nomitaj honore al Esperanto kaj ĝia kreinto.
Sed imagu la ĝojon de bjalistokanoj, kiam ili eksciis, ke kaŭze de Ludoviko Zamenhof, ilia urbo gastigos aranĝon je tergloba dimensio! La taskon organizi Universalan Kongreson de Esperanto Bjalistoko akceptis kiel bonŝancon kaj la urbaj aŭtoritatoj konsideras ĝin sia sukceso. Indas emfazi, ke la urbestro Tadeusz Truskolaski dum la UK en Jokohamo persone, en Esperanto, invitis esperantistojn kongresi en Bjalistoko kaj la vicurbestro, Aleksander Sosna fariĝis prezidanto de LKK.
Parenteze, jen interesa rimarko: la urbestro estas katoliko, lia anstataŭanto – ortodoksulo. Kiel kontenta estus Zamenhof, se li povus observi en sia naskiĝurbo la konkordan kunlaboron, nome de liaj idealoj, inter la anoj de diversaj konfesioj! Tio mankis dum lia juneco en tiu urbo kaj fakte inspiris lin krei la lingvon. Dum la pasintaj 150 jaroj Bjalistoko multe ŝanĝiĝis, sed ĝi daŭre estas kulture malplej homogena urbo de Pollando. Ĉu pro tio Zamenhof estas tie pli komprenata kaj aprobata?
Eble tie oni pli klare vidas, ke Esperanto estas produkto ne nur de genia cerbo, sed ankaŭ de granda koro. En sia parolado dum la UK en Ĝenevo (1906) Zamenhof diris: Kun tia Esperanto, kiu devas servi nur al la celoj de komerco kaj praktika utileco, mi volas havi nenion komunan. Kiel li proksimas al Paŭlo Apostolo, kiu skribis al korintanoj: Se mi parolus la lingvon de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo.
Ludoviko Zamenhof estis esence bona homa. Pli malpli cent kilometrojn norde de Bjalistoko, tuj trans la pola-litova limo, situas la vilaĝo Vejsejo. Tie dum kelkaj monatoj de la jaro 1885 juna Ludoviko praktikis kiel ĵus bakita kuracisto. Li konfesis: Mi estas tro imprsiĝema kaj suferoj de la malsanuloj (precipe de la mortantoj) tro multe min turmentas. Sekve praktikante en la proksima al Varsovio urbo Plocko, li estis vokita al la akute malsana homo, kiel unu el kvar kuracistoj. La paciento mortis kaj Ludoviko evidentiĝis sola, kiu rifuzis honorarion. Finfine li preferis fariĝi okulisto.
En Varsovio lia kabineto situis en malriĉa kvartalo, li akceptadis senpage multajn malsanulojn, kvankam mem daŭre baraktis kontraŭ financaj problemoj. En 1890 Ludoviko konfesis: Mia situacio atingis lastan gradon de neebleco. Li devis serĉi laboron en lokoj malproksimaj de Varsovio aŭ devis akcepti financan subtenon de sia bopatro, Aleksander Zilbernik. Kio do okazis kun la granda sumo, dek mil rubloj, kiujn disponigis al li lia edzino Klara kiel sian doton? Oni scias, ke la duonon kostis la eldono de la “Unua Libro”. Kaj la alia duono? Pri tio li silentis.
Tamen ekzistas sufiĉaj premisoj por rekonstrui jenajn faktojn. Lia patro, Marko Zamenhof, kiu en Varsovio laboris kiel instruisto pri geografio kaj pri lingvoj franca kaj germana, akceptis kroman laboron, por vivteni sian dekpersonan familion. Li fariĝis cenzoro de hebreaj periodaĵoj. En 1888 la revuo “Hacefira” publikigis artikolojn pri vino. Ĝia aŭtoro rekomendis moderan uzon de tiu nobla drinkaĵo, sed atentigis, ke troa drinkado de vino damaĝas homan cerbon kaj foje eĉ kaŭzas frenezecon.
La cenzoro Marko Zamenhof en Varsovio aprobis tiun tekston, sed lia superulo en Peterburgo trovis en ĝi aludon al la ĝenerale konata alkoholinklino de la caro Aleksandro la Tria kaj konsideris la artikolon ofenda por la rusa imperiestro. Rezulte de tiu ridinda akuzo ekminacis al Marko Zamenhof ne nur perdo de la cenzora posteno, sed ankaŭ malpermeso de plua instruado, kio egalus katastrofon por la tuta familio. Verŝajne la filo Ludoviko disponigis al sia patro Marko 5 mil rublojn kiel ŝmirmonon al la supercenzoro en Peterburgo. En la cara Rusio la ŝtataj oficoj estis kutime fonto de koruptaj enspezoj.
La rusa imperio estis regata de despotisma reĝimo, ĝi estis grandega “malliberejo de popoloj”, ankaŭ de la poloj. Mi rememorigu, ke fine de la 18-a jarcento Pollando perdis sian sendependecon kaj estis dispartigita inter Prusujo, Aŭstrujo kaj Rusujo. Ĝia plej granda parto estis aneksita al la rusa imperio. Ludoviko Zamenhof lanĉis sian lingvon kaj idealojn en ekstreme malkonvena loko. Ekde la komenco li frontis barierojn malfacile rompeblajn. Al ili apartenis la cara cenzuro, kiu bremsegis la evoluon de Esperanto.
Kiam komence de la 20-a jarcento la lingvo internacia sukcesis elmigri trans la limojn de la “cara malliberejo”, tiam aperis aliaj problemoj kaj sekve eksplodis la terura mondmilito. Ĝi estis fortega, eble eĉ mortiga bato al la pacidealisto Zamenhof. Sed la militaj jaroj malfermis aliajn flankojn de lia genieco. Li montriĝis longvida politikisto, fakte profeto. Fine de la jaro 1914, dum la unua mondmilito ankoraŭ troviĝis en sia komenca fazo, Ludoviko Zamenhof jam direktis siajn pensojn al la tempo trans ĝia virtuala findato. Li formulis mirinde klarajn proponojn en sia Alvoko al la Diplomatoj.
Zamenhof demandis politikistojn: Ĉu vi komencos simple refaradi kaj flikadi la karton de Eŭropo? (...) Ĉiu ŝajna justeco koncerne unu genton estos samtempe maljusteco koncerne alian genton. (...) Memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo, por atingi pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj. (...) Plej bone estus, se anstataŭ diversaj grandaj kaj malgrandaj eŭropaj regnoj ni havus iam proporcie kaj geografie aranĝitajn “Unuigitajn Ŝtatojn de Eŭropo”. Oni povas nur miri, ke tiuj profetaj vortoj ne trovis fortan reeĥoneĉ inter la esperantistoj, dum Eŭropa Unio fariĝas fakto. Krome Zamenhof proponis establon de Konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo. Ĝi ja vere jam ekzistas. Se la konsiloj de la kreinto de Esperanto estus pli frue akceptitaj kaj liaj idealoj respektataj, la mondo kaj aparte Eŭropo, evitus la hekatombon de la dua mondmilito.
Sed jen la trajno “Zamenhof”. Vidante ĝin sur kajo, trovante en fervoja horaro, mi ĝuas, ne nur kiel esperantisto, edifan senton: la idealoj estas nedetrueblaj. Antaŭ mallonga tempo tiun trajnon ne eblis elpensi, same kiel oni ne povis imagi la “ne flikitan” karton de Eŭropo, La kontinento estis implikita en la densa reto de limoj, kiuj grandparte trafe nomiĝis “fera kurteno”. Nun, enirinte la trajnon en Bjalistoko, oni povas daŭrigi sian vojaĝon tra tuta Eŭropo, ĝis Lisbono, sen rimarki limojn, ĉar pasportkontroloj ne okazas. Nur laŭ la surskriboj en la stacidomoj kaj laŭ la parolo de sinsekve novaj pasaĝeroj oni povas orientiĝi, kiu estas la trapasata lando. Vere, abundas lingvoj en Eŭropo kaj ili plu montriĝas muroj. Do Zamenhof ankaŭ nun pravas!
Roman Dobrzyński
vidu ankaŭ: