polski esperanto

Esperantistoj daŭre klopodas je Nobel-pacpremio por sia movado.

La Urbestro de Bjalistoko kaj la Prezidanto de LKK de la 94-a UK sendos petojn al sciencistoj, havantaj la respektivan rajton, nomumi Universalan Esperanto-Asocion kandidato por Nobel-pacpremio en la jaro 2009.






En la jaro 2008 Universala Esperanto-Asocio ricevis pli ol 60 nomumojn por Nobel-pacpremio. Ĝenerale nomumitaj estis 196 personoj kaj asocioj. La premion ricevis finna prezidanto kaj diplomato Martti Ahtisaari pro sendubaj penoj por solvado de konfliktoj. Pli kaj pli multaj personoj havantaj rajton nomumi kandidatojn opinias, ke la klopodojn oni devas daŭrigi, ĉar ja Ludoviko Zamenhof povas esti kopiinda ekzemplo de homo, kiu celas kompreniĝon de la homaro kaj ĝian pacan kunvivadon. Nobel-pacpremio en la jaro 2009 estus honorigo de liaj strebadoj dum la 150-a naskiĝdatreveno de la Majstro.




La 12-an de junio 2008 Sejmo de Pola Respubliko faris la leĝodecidon honorigi la 100-an fondodatrevenon de Universala Esperanto-Asocio. La 18-an de decembro la Oficejo pri Eksterlandaj Aferoj de Sejmo de Pola Respubliko sendis la decidon al Nobelpremia Komitato kiel nomumon por sekva, 2009-a jaro. La Urbestro de Bjalistoko kaj la Prezidanto de Loka Kongresa Komitato de la 94-a Universala Kongreso sendos petojn al rektoroj de Medicina Universitato kaj de Universitato en Bjalistoko kaj al laborantaj en Bjalistoko universitataj profesoroj pri juro, historio, teologio, filozofio kaj sociaj sciencoj, havantaj la respektivan rajton, nomumi Universalan Esperanto-Asocion kandidato por Nobel-pacpremio en la jaro 2009. Bjalistokanoj petos ankaŭ subtenon de polaj Nobel-premiitoj: Wisława Szymborska kaj Lech Wałęsa. Ankaŭ la urbestro bjalistoka Tadeusz Truskolaski, kiel reprezentanto de lokaj aŭtoritatoj, nomumos la kandidaton.


 



vidu ankaŭ: