Sankta Nikolao estas esperantisto: bjalistoka kristnaska renkontiĝo
Esperantistoj vestitaj dece por la okazo kristnask-maniere informadis pri Esperanto en Bjalistoko
Dimanĉe la 21-an de decembro en Bjalistoko ĉe la ĉefa foirplaco okazis granda festo: bjalistokanoj povis renkontiĝi por reciproke deziri al si gajan kristnaskon kaj feliĉan novjaron. Kompreneble tian okazon ne povis preterlasi Bjalistoka Esperanto-Societo.
Sankta Nikolao, juna esperantisto Konrad el la junulara esperantista rondo Babelturo por unu posttagmezo vestis sin per nikolaa ruĝa mantelo kaj ĉapo kaj tiel disvastigadis la lingvon internacian al la alvenintoj. Intereso estis tre granda kaj ĉiu persono, al kiu okulfrapa estis verda flageto kun stelo, povis ricevi de "Nikolao" informojn pri la agado kaj la lumdiskon "Esperanto" kun kursoj de la lingvo.
Galeria:
vidu ankaŭ:


