Bjalistoko laŭtema – ekzotika, kuirarta kaj esperanta
Post jam bone funkcianta trako de juda heredaĵo, bjalistoka urbodomo volas allogi turistojn per tri novaj temoj: ekzotikeco (kulturo, religioj, kutimoj, dialekto), kuirarto (tipe podlaĥia kaj ĉelima) kaj Esperanto. Ĉiujn tri temojn povas realigi firmaoj pretaj krei diversajn informilojn en la urbo.
Esperanta trako devos entute konsisti el 15 punktoj, kaj ekzistantaj (kiel ekz. domo de Ŝapiro aŭ naskiĝloko de Zamenhof) kaj novaj. Inter tiuj lastaj oni planas ĉe la zamenhofa monumento starigi multmedian informilon en kiu oni spektus kaj aŭskultus prezenton pri la lingvo. Ĉe ĉiuj allogaĵoj staros informtabuloj en la pola, la angla kaj en Esperanto. La trako estos uzebla por handikapuloj kaj blinduloj. La trako estos precize priskribita en broŝuro eldonita je 3-mila kvanto. Krome oni planas eldoni specialajn esperantaĵojn.
La urbestraro atendas ĝis la 12-a de januaro proponojn de firmaoj pretaj realigi la trakojn. Sian pretecon jam anoncis kelkaj entreprenoj.
vidu ankaŭ: