De la jaro 1993 funkcias en Pollando Granda Orkestro de Festa Helpo. Ĝi estas la plej fama pola neregistrita organizo. La duan dimanĉon de la jaro, en la tuta Pollando, ĉ. 120.000 volontuloj kolektas en urboj, urbetoj kaj vilaĝoj diversmaniere monon por subteni kuracadon de infanoj.
Okazas koncertoj, piknikoj, aŭkcioj de valoraj donacitaj aĵoj, marŝoj kaj kuroj. La strataj volontuloj donacas al ĉiu oferanto algluaĵon en la formo de ruĝa koro. Dum tiu ĉi eksterordinara tago surstrate oni malofte trovas homon sen algluita sur mantelo simbolo de la Orkestro. Pasinjare dum unutaga aranĝo volontuloj kolektis preskaŭ 33 milionojn da zlotoj. Ĉi-jare oni kolektas monon por subteni kuracadon de infanoj malsanaj je kancero. La dua televidkanalo de la Pola Televido prezentas elektitajn urbojn montrante ion karakterizan aŭ eksterordinaran por la urbo, en kiu koncertas la Granda Orkestro de Festa Helpo. Tagmeze siajn 2 televidajn minutojn havis ankaŭ Bjalistoko. Oni prezentis 2 maloftajn kaj gravajn temojn: homojn nomatajn „rosmaroj”, kiuj naĝas eĉ en glacitruoj kaj esperantistojn, kiuj ĉi-jare organizas la 94-an Universalan Kongreson de Esperanto kaj festas la 150-an naskiĝdatrevenon de Ludoviko Zamenhof. Por la Orkestro volontulis homoj en Berlino kaj Parizo, en Londono kaj aliaj eksterlandaj urboj, kie amase loĝas poloj.
vidu ankaŭ: