polski esperanto

Informado pri UK en Munkeno

Bavaraj geesperantistoj planas en Munkeno varbadon por la 94-a Universala Kongreso.


Konsulejo de Pola Respubliko en Munkeno kune kun lokaj geesperantistoj, inter alie Akiko kaj Christoph Noss vizitintaj lastatempe Bjalistokon, planis reklami pri la urbo rilate al la 94-a UK kaj la 150-a naskiĝdatreveno de d-ro Zamenhof.


Bjalistoka Oficejo pri Informado sendos al Munkeno diversajn informilojn kaj montros muzikajn bandojn kiuj digne reprezentos la urbon en la ĉefurbo de Bavario dum aranĝoj en kiuj eblos informi.




vidu ankaŭ: