Somera helpotelefono por eksterlandanoj
Uzante en Pollando la numerojn 0 800 200 300 kaj 608 599 999 eksterlandanoj povas kontakti je urĝaj aferoj kun deĵorantoj kiuj konsilos ekz. kion fari kaze de akcidento aŭ ŝtelo. La specialaj numeroj funkcias inter la 10-a kaj la 22-a horoj ĝis la 30-a de septembro en la lingvoj angla, germana kaj rusa.
Dum la periodo de Universala Kongreso (inter la 24-a de julio kaj la 2-a de aŭgusto) ĝi estos uzebla en Esperanto. Krom tio, ankaŭ pola esperantisto Aleksander Z. pretas laŭpove helpi al ĉiuj samideanoj en Pollando se ili telefonos al la numero 664 171 168.
vidu ankaŭ: