Eŭropa volontulo jam laboras en Bjalistoko
La 28-an de februaro alvenis al Bjalistoko el Francujo Christophe Chazarein, kiu dum tuta jaro helpados disvastigi Esperanton ĉe ni.
Eŭropa Volontula Servo (EVS) estas ebleco por ĉiu junulo, ĉefe eŭropano, travivi senpage interesan aventuron en alia lando. Same kiel antaŭe bjalistoka esperantisto Przemek Wierzbowski laboris en Tuluzo, nun el tiu urbo venis Christophe.
Post jam unu semajno da restado ĉi tie, ŝajnas ke li bone alkutimiĝas al bjalistokaj cirkonstancoj; li eklaboris ordigante librojn por venonta Zamenhof-Centro kaj helpante gvidi la Esperanto-kurson en la 51-a bazlernejo Ludoviko Zamenhof. Pri lia sinteno rilate al Bjalistoko kaj Esperanto oni povis legi intervjuon en bjalistoka Gazeta Wyborcza (5-an de marto). Baldaŭ Christophe komencos helpadi ankaŭ pri aliaj taskoj, kiujn ni efektivigas pro la proksimiĝanta Universala Kongreso.
vidu ankaŭ: