Esperanto en urbaj busoj
Jam de longa tempo pasaĝeroj de bjalistokaj urbaj trafikiloj povas legi poemojn sur informpaneloj. Nun oni ankaŭ povas lerni la anglan de bildoj en ekranoj. Kaj baldaŭ?
Ĉefo de urbtrafika firmao, kiu decidis per simplaj bildoj instrui al bjalistokanoj anglan lingvon, anoncis, ke ekde majo oni povos sammaniere lerni ankaŭ Esperanton. Tiel bjalistokanoj povos lukti kontraŭ vojaĝa enuo eksciante pli pri la lingvo kreita de ilia samurbano.
vidu ankaŭ: