polski esperanto

Podlaĥia Turisma Foiro

Inter la 20-a kaj la 22-a de marto 2009 Podlaĥia Regiona Turisma Organizo kaj Pola Turisma Oficejo kune invitis trarigardi ofertojn de turismaj entreprenoj kaj komunumoj.

En sporta salonego de la Universitato en Bjalistoko ĉe la strato Świerkowa esti kolorplene kaj bruoplene. Sekvan jam fojon budo de la urbo Bjalistoko disfamigis ĝin inter alie per Esperanto. Nia multmedia lumdisko pri la lingvo estis volonte prenata de tre multaj vizitantoj. Ni ĝojas sciante ke la lumdiskon oni ricevadis ankaŭ dum turismaj foiroj en Lodzo kaj Berlino. Atendas nin ankoraŭ foiroj en polaj urboj Katowice kaj Krakovo - ankaŭ tie famos la lumdisko-informilo pri Esperanto.


Galeria:
la budo de Bjalistoko kaj la prezentata lumdisko sur la scenejo ludis regionaj, popolaj muzikbandoj abundis budoj de diversaj firmaoj kaj komunumoj



vidu ankaŭ: