La bazlernejo Ludoviko Zamenhof havas jam standardon
Bjalistoka Esperanto-Societo transdonis al la 51-a Bazlernejo Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko la standardon, kiun uzadis antaŭe la 23-a Bazlernejo nuligita antaŭ naŭ jaroj.
Direktorino de la lernejo, s-ino Dorota Fidler, dankis elkore al geesperantistoj pro la donaco kaj esprimis sian certon, ke la lernejo daŭrigos la ideon de sia patrono. En la lernejo jam de unu monato funkcias esperantista rondo, en kiu gejunuloj lernas la lingvon internacian.
vidu ankaŭ: