Eŭropa Lingvoekzameno dum la Malferma Tago
Scio de Esperanto sur la nivelo C-1 laŭ la Eŭropa Referenckadro.
Dum la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA (sabato, la 25-an de aprilo) eblos ekzameniĝi pri la scio de Esperanto sur la nivelo C-1 laŭ la Eŭropa Referenckadro. Ambaŭ partoj de la ekzameno (skriba kaj buŝa) okazos posttagmeze, tiel ke la ekzamenatoj povos sekvi ankaŭ parton de la programo de la Malferma Tago, kiu komenciĝos je la 10-a horo. Por akiri ateston pri la ekzameno necesas sukcesi en ambaŭ partoj.
vidu ankaŭ: