Gazetara Komuniko N-ro 2 de la Loka Kongresa Komitato de la 94-a Universala Kongresu de Esperanto en Bjalistoko
Ni afable informas, ke la Solena Inaŭguro de la 94-a Universala Kongresu de Esperanto okazos la 26-an de julio 2009 je la 10-a horo en la kongresa tendo (Salono Zamenhof).
Bjalistoko, la 04.05.2009
Gazetara Komuniko n-ro 2
de la Loka Kongresa Komitato
de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko
Ni afable informas, ke la Solena Inaŭguro de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto okazos la 26-an de julio 2009 je la 10-a horo en la kongresa tendo (Salono Zamenhof).
Por ricevi la senpagan, ĵurnalistan enirpermeson (akrediton) oni sendu la oficialan petleteron al la Loka Kongresa Komitato, prezentante la nomo(j)n de la ĵurnalisto(j) kiu(j) raportos pri la Kongreso kaj la retadreson (ret-poŝton) al kiu estonte, estu sendataj ĉiuj komunikoj.
La nomŝildoj (identigiloj) estos preneblaj la 25-an de julio 2009 de la 07.00 h. en la Akceptejo, kiu troviĝos en la Elektrika Fakultato de Bjalistoka Politekniko (Wydział Elektryczny Politechniki Białostockiej), str. Wiejska 45, Białystok.
La gazetaraj konferencoj okazos dum la Kongreso ĉiutage, je la 9-a horo. La unua matena konferenco okazos la 27-an de julio 2009.
Al la konferencoj inivitataj estos ankaŭ la partoprenantoj de la Kongreso, ekz-e la reprezentantoj de la Estraro de Universala Esperanto-Asocio, la partoprenantoj el la plej malproksimaj landoj, sciencistoj, artistoj, E-familioj kun denaske parolantaj Esperanton infanoj ktp.
La akredititaj ĵurnalistoj ricevos pli frue, krome de la tempoplano de la kongresaj programeroj, ankaŭ la temaron kaj la lokindikon de la unuopaj gazetaraj konferencoj.
La oficialaj mediatpatronoj de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto estas:
1.TVP S.A. – La Pola (Ŝtata) Televido AK (Akcia Kompanio).
2.TV Białystok – Privata Televido el Bjalistoko, sendanta E-programojn.
3.Polska Agencja Prasowa – Pola Gazetara Agentejo
4.Gazeta Wyborcza – La plej granda pola ĵurnalo
5.Kurier Poranny – La plej populara loka ĵurnalo
6.Grupa Radiowa Agory Sp. z o.o. – La Radiogrupo de Agora Klr (Kompanio kun limigita respondeco)
7.Polskie Radio Białystok S.A. – La plej granda regiona radio
8.Radio Akadera – La studenta radio el Bjalistoko
9.Radio VOX FM Białystok – La katolika radio
10.Radio Eska – La plej populara porjunulara radio
11.Radio Racja – La radio por belorusoj
12.Radio Orthodoxia – La ortodoksa radio
13.www.bialystokonline.pl – populara regiona retejo
14.www.wrotapodlasia.pl – oficiala retejo de Podlaĥia Vojevodio
15.www.bstok.pl – populara bjalistoka retejo (TTT-ejo)
La nunan komunikon ricevas ĉiuj mediatpatronoj de la Kongreso kaj ĉiuj eksterlandaj ĵurnalistoj akredititaj en Pollando.
Aleksander Sosna
Prezidanto de la Loka Kongresa Komitato
de la 94-a UK en Bjalistoko
Vicurbestro de Bjalistoko
vidu ankaŭ: