Kabe - datreveno de la morto
La 15-an de junio 2009 pasis la 50-a datreveno de morto de d-ro Kazimierz Bein - raporto de Robert Kamiński, Lodzo.
La 15-an de junio 2009 pasis la 50-a datreveno de morto de d-ro Kazimierz Bein, fama tradukisto de Esperanto, aganto de E-movado kaj membro de Akademio de Esperanto. Pli fama estas lia pseŭdonimo Kabe. Li naskiĝis en 1872, kaj mortis la 15-an de junio 1959 en Lodzo.
Tiutage lodzaj esperantistoj venis al malnova tombejo ĉe la strato Ogrodowa por meti florojn sur lian tombon kaj lumigi memorkandelojn. Pri tombo de Kabe kaj aliaj famaj lokaj esperantistoj zorgas Lodza Filio de Pola Esperanto-Asocio.
Kazimierz Bein
En siaj junaj jaroj li intermiksiĝis en kontraŭrusan movadon, pro kio li estis ekzilita por pluraj jaroj. Tial nur en 1899 li finis la medicinan fakultaton en Kazan. Li verkis multajn prifakajn librojn kaj artikolojn kaj fondis la Polan Oftalmologian Societon. Li estis konata ankaŭ kiel amatora foto-artisto.
En la esperanta mondo li famiĝis, sub la pseŭdonimo Kabe, per la traduko de la Fundo de l' Mizero de Sieroszewski, kiu aperis en Lingvo Internacia en 1904. Ekde 1906 li estis vicprezidanto de la Akademio. Kabe estis dum kelkaj jaroj la plej elstara Esperanto-tradukisto.
La du ĉefverkoj de Kabe estas: Vortaro de Esperanto (vortaro esperanta, en kiu la esperantajn vortojn li difinas en eleganta maniero) kaj la traduko de La Faraono, romano de Bolesław Prus.
La granda merito de Kabe estas lia influo rilate al la evoluo de la esperanta prozo-stilo. Lia lingvaĵo estas pura, klara, simpla, vere eleganta, libera de ĉiu naciismo: la spirito de la lingvo vivas en lia stilo plenspire kaj sendifekte. Liaj frazoj estas perfekte ekvilibritaj, ĉiu vorto estas en sia ĝusta loko. Mankas ĉiu nenecesa komplikaĵo aŭ trologikaĵo; ekz. li preskaŭ ĉiam evitas la kompleksajn verboformojn (estas -inta, estis -anta). Li skribas vere internacian Esperanton, lingvon agrable glatan, lude legeblan. Li mem klarigas tion, en la supre nomita intervjuo, per sia plurlingveco, laŭ li: por havi bonan stilon nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn. Ĉi tio nepre estis vera por la unua periodo de la lingvo, kiam Esperanto ne havis ankoraŭ propran spiriton kaj oni ĝin devis krei, sed ĝi pli kaj pli perdas sian signifon per la iom-post-ioma kompletiĝo kaj memstariĝo de la lingvo.
Originale li ne verkis. Laŭ lia opinio, la lingvo profitas pli multe per la tradukado, ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos eltiri sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple donos aliajn anstataŭ ili. Same prava opinio; sed aliflanke la lingvo certe bezonas ankaŭ originalajn verkistojn kiuj, eĉ se ili malpli evoluigos la lingvon mem, uzos kaj per tio sankcios kaj fiksos la profiton akiritan de la tradukistoj.
Kabe kabeis
En 1911 Kabe subite malaperis el la movado, sen komento pri la kialoj. Li rezignis pri Esperanto-kariero kaj anstataŭe fariĝis direktoro de la Varsovia Oftalmologia Instituto. De tiam li tute ne okupiĝis plu pri Esperanto. La motivoj de ĉi tiu decido estas ankoraŭ neklaraj, verŝajne kontribuis en tio ankaŭ personaj kaŭzoj (malpaciĝo kun Antoni Grabowski, Adam Zakrzewski kaj aliaj), sed aliparte estas nekompreneble, ke lokaj kaŭzoj difinu ies sintenon al tia vaste internacia afero, kia estas Esperanto. Intervjuate en 1931 (Literatura Mondo, paĝo 144), li parolis pri neprogreso de Esperanto, kiun li ne rigardis solvo de la internacia lingvo.
Laŭ tio ĉi, do lian "Grandan Rezignon" motivus principaj konsideroj. Kia ajn estis la kaŭzo de lia retiriĝo, la esperantistaron vigle okupis ĉi tiu neordinara sinteno, ke iu, ĉe la kulmino de sia esperantista gloro, riĉiginte la lingvon per gravaj laboroj kaj eksterordinara influo, subite, en siaj junaj jaroj, turnas por ĉiam la dorson al la kampoj de siaj riĉaj rikoltoj. Lia nomo fariĝis kvazaŭ la simbolo de apostateco, aŭdante pri "kabeoj", la esperantistoj scias, pri kiuj temas.
El lia pseŭdonimo estiĝis Esperanta verbo kabei, kio signifas estinte aktivulo forlasi la Esperanto-movadon. Ankaŭ kabeiĝi estas ofte aŭdata varianto.
La tombon de Kabe oni povas trovi en la loko n-ro 26. Al la tobejo venu tra la plej orienta pordego ĉe la strato Karskiego.
Galeria:
vidu ankaŭ:

