polski esperanto

Lanĉo de memortabulo dediĉita al Jakobo Ŝapiro

La 10-an de julio 2009 la urbestro de Bjalistoko kaj esperantistoj invitas partopreni solenan inaŭguron de la nova tabulo dediĉita al la plej granda bjalistoka esperantisto de la intermilita periodo - Jakobo Ŝapiro.

La programo de la solenaĵo:

14h00 - ĉe la strato Lipowa 31/33 malkovro de la nova tabulo sur la konstruaĵo, en kiu ĝis 1941 loĝis Jakobo

14h30 - en la Podlaĥia Librejo ĉe la str. Kilińskiego okazos prelego de Tomasz Chmielik, Esperanta verkisto kaj tradukisto, pri la agado de Jakobo Ŝapiro, ligita kun lanĉo de la reeldonita libro de Jakobo Ŝapiro "Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano". La libro estis eldonita de la eldonej HEJME okaze de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko.
"Bonhumora Zamenhofano" - tiel titolita estos ankaŭ la ĉi-jara Kongresa Kuriero.



vidu ankaŭ: