Zamenhof veturas per urbaj busoj
LCD-ekranoj montrantaj bazajn parolturnojn en Esperanto kaj en la pola lingvo estas instalitaj en 20 bjalistokaj busoj. Veturante eblas lerni Esperanton.
Tiel la trafika kompanio Komunalne Przedsiębiorstwo Komunikacji Miejskiej aliĝis al preparado de la urbanoj al la 94-a Universala Kongreso de Esperanto. La 2-an de julio ni lanĉis la kampanjon "Bonan tagon" + rideto = garantiita ambaŭflanka simpatio.
vidu ankaŭ: