Gazetara Komuniko N-ro 3 de la Loka Kongresa Komitato de la 94-a Universala Kongresu de Esperanto en Bjalistoko
Kunlaboru por la sukceso de la 94.UK
Por prepari bjalistokanojn akcepti grandan nombron de kongresaj gastoj kaj montri al ili
bonvoleman interesiĝon ni afable petas amaskomunikilojn aliĝi al edukado de la loka
komunumo. Ni lasas al vi elekti formon , en kiu vi instruos viajn aŭskultantojn /
legantojn / televidrigardantojn saluti "BONAN TAGON" en Esperanto. Ofta ripetado de la samaj vortoj fare de la ĵurnalistoj dum la lastaj 2 semajnoj antaŭ la kongreso ĉe diversaj okazoj kaŭzos, ke ili fiksiĝos en la memoro de la ricevanto kaj vidante surstrate preterirantan aŭ sidantan en restoracio ĉe la apuda tablo gaston kun kongresa nomŝildo aperos spontane emo diri al li BONAN TAGON samtempe kun survizaĝa rideto.
Ni kalkulas je helpo de la ĵurnalistoj!
vidu ankaŭ: