polski esperanto

Dankesprimo

Tel-Avivo, la 15-an de auxgusto 2009

Karaj membroj de la LKK de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto,
Karaj helpantoj,

Mi revenis hejmen post la Bjalistoka UK tre kontenta kaj plena da tre bonaj impresoj. Tiu cxi kongreso estis la plej bona el cxiuj 20 UK-oj, kiujn mi partoprenis gxis nun. La sukceso sxuldigxas unue al la granda penado kaj preteco de la urbaj instancoj, sed kompreneble granda parto de la sukceso sxuldixas al vi, LKK-anoj kaj helpantoj.
Mi gxuis la escepte tre ricxan enhavon, cxefe tiun artan-kulturan; la bonan organizitecon; la surlokan grandan helpon de la lokaj polaj helpantoj; la tre bonan etoson regintan en la kongresejo. Fakte cxion...

Mi dankas vin multe pro via laboro kaj esperas ke vi sentas, ke vi plenumis tre sukcese vian gravan mision.

Amike salutas,

Josef (Josi) Shemer
Israelo
KN 235
(membro de Societo Zamenhof; sekretario de Esperanto-Ligo en Israelo)



vidu ankaŭ: