Ĉu vi parolas Esperanton?
Kadre de la 16-a edicio de Ekstera Galerio AMS el Poznano en februaro 2002 en kelkaj la plej grandaj polaj urboj estis prezentitaj grandegaj afiŝoj de Paulina Oławska „Ĉu vi parolas Esperanton?”. Oni distribuas ankaŭ senpage 30.000 poŝtkartojn kun la sama demando. Dum la intervjuo la aŭtorino rakontis, ke ŝi ne deziris ekkoni la nombron da homoj, kiuj parolas Esperanton, sed montri problemojn pri interkompreniĝo. Reago de preterirantoj/legantoj estis tre pozitiva. „Multe da konatoj telefonis min kaj gratulis bonan ideon. Neniu kredis, kiam mi respondis, ke la agadon iniciatis firmao, kiu ĝis nun ne kunlaboris kun esperantistoj“- diris P. Oławska.
.jpg)
vidu ankaŭ: