polski esperanto

La programo de 10-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Venu kaj partoprenu naskiĝtagfeston de Ludoviko

 


 


Vendrede, la 11-an de decembro 2009


16.15h. - Zamenhof-Centro: teatraĵo "Misterio de naskiĝo" str.


              Warszawska 19


18.00h.- Universitata Libraro str. M.C.Skłodowskiej 14


              Podlahia Libraro invitas renkontiĝon kun podlaĥiaj kaj


              esperantaj verkistoj. 


              Okazos:


              Prezento de  ĵus eldonita 2-lingva antologio,


              Renkontiĝo kun bjalistokaj infanoj, kiuj ilustris la libron 


              de Janusz Korczak "Reĝo Maĉjo la 1-a”, kaj iliaj gepatroj


              Tomasz Chmielik rakontos pri preparoj por eldoni  


              Esperanto-version de „Reĝo Maĉjo sur la senhoma


              insulo”, artan programon prezento "Studio P" el Toruno.


20.00h -  Amika rondo en la klubo  ĉe  la str.Piekna 3


 


sabate, la 12-an de decembro 2009


Zamenhof-Centro - str. Warszawska 19


10-11.00h prelego de Zbigniew Romaniuk, kunaŭtoro de "Ĉio


              komenciĝis ĉe Verda";


11-12.15h. prelego de Tomasz Chmielik pri nuntempa klezmera


              muziko en la mondo kun lernado de judaj porokazaj


              dancoj.   Instruo Ala Grabowska - muzikensemblo


              Klezmer Chanajki Band


12.15h.   Roman Dobrzyński donacos 13 librojn "Strato


              Zamenhof" en 13 lingvoj al la venonta e-biblioteko en


              Bjalistoko.          


              Vizito de la multmedia ekspozicio pri Zamenhof


Manĝo-paŭzo por viziti surloke la bufedon kaj vizito de la ekspozicio pri Zamenhof.


13-13.30h prelego de Ewa Wroĉynska - iama kuratorino de la


              Juda Muzeo en Tykocin pri  judaj kutimoj okaze de


              naskiĝo de  bebo.


 14.15h  - komuna metado de floroj ĉe la monumento al Ludoviko


              str. Malmeda


15.00h. - katolika diservo en la Katedralo/blanka preĝejeto


16.00 h - naskiĝfesto en la kafejo FAMA str. Legionowa 5 kun


              kafo kaj torto por ĉiuj,


              En la kultura parto prezentos sin:


              *infanoj el la 52-a Infana Ĝardeno,             


              *junularo el la Junulara Kulturdomo en Bjalistoko en la


               teatraĵo "Bjalistoka Babelturo" - parto 2 ,(la 1-a parto


               estis prezentita dum la 94.UK)


              *junularo el la "Studio P" el Toruno 


              * prezentos sin Kasia Choroszucha kaj Ola Malinowska el                 la Publika Gimnazio N-ro 6 en Bjalistoko en recxitaleto


19.30h -  Amika rondo en la e-klubo ĉe la str. Piekna 3


 


dimanĉe, la 13-an de decembro 2009


               Ekskurso laŭ la vojo de laborema formiko. Pikniko en


               arbaro ĉe fajro. 


 


lunde, la 14-an de decembro 2009


10.00h -  E-klubo ĉe la str. Piękna 3


              Trejnado de farado de judaj paperornamoj, ekspozicio de  12-15.00 QSL-kartoj kaj tuttaga funkciago de amatora stacio de                    mallongaj ondoj 


15-17.00  franca volontulo invitas partopreni ludojn


17-20.00  prezento de esperantaj filmoj de Roman Dobrzyński


                


marde, la 15-an de decembro 2009


               Gazeta Wyborcza (regiona eldono) al la taga eldono


               aldonos la suplementon "En 80 tagoj ĉrkaŭ la mondo kaj


               ĉie Zamenhof kaj Esperanto".


               konkurso por legantoj de Gazeta Wyborcza  pri LLZ


12.00h -   solenaĵo en la 51-a Baza Lernejo Ludoviko Zamenhof


12.00h  -  el la urba turo ĉe la Urba Placo Kościuszki emisio de


               esperanta himno


18.00h. -  en Cafe ESPERANTO  surprizoj por


               gastoj: multmedia prezentado de kongresaj fotoj


 


Ĉiuj estas bonvenaj. La solenaĵon ni traktas kiel familian feston kaj ni ne postulas aliĝkotizon. Esperantistoj, kiuj bezonas helpon aranĝi surloke tranoktojn, povos kalkuli je nia helpo.  Por kontaktoj uzu la retadreson esperanto.bialystok@interia.pl.



aldonaĵo al la artikolo:

vidu ankaŭ: