Biografiaj faktoj
1859 – la 15-an de decembro naskiĝis en Bjalistoko L.L.Zamenhof. Lia patro estis Marko, la patrino – Rozalio,
1869 – Ludoviko komencis la lernadon en la Reala Gimnazio en Bjalistoko,
1873 – familio Zamenhof translokiĝis Varsovion, Ludoviko komencis la lernadon en la Filologia Gimnazio,
1878 – prezentado al gekolegoj de la unua projekto de la universala lingvo,
1879 – fino de la lernado en la Gimnazio, komenco de medicinaj studoj en Moskvo,
1881 – reveno al Varsovio, kontinuado de medicinaj studoj ĉe la Varsovia Universitato,
1885 – fino de medicinaj studoj, komenco de profesia laboro en Veisiejai (Litovio),
1886 – faka praktiko en Varsovio kaj Vieno, konatiĝo kun Klara Zilbernik el Kovno – venonta edzino,
1887 – la 26-an de julio, danke al la financa subteno de la venonta bopatro Aleksandro Zilbernik, aperis la unua lernolibro de Esperanto, subskribita pere de la aŭtoro per la pseŭdonimo „Dr Esperanto”, la 9-an de aŭgusto Ludoviko edziĝis kun Klara Zilbernik,
1888 – naskiĝis Adamo – la unua filo de Klara kaj Ludoviko, estis eldonita en Esperanto la unua verko „La Neĝa Blovado” de Puŝkino (tradukita de Antoni Grabowski), naskiĝis la dua infano - la filino Sofia, en Nurenbergo estis kreita la unua E-societo,
1889 – oni komencis la eldonon de la unua E-gazeto "La Esperantisto", por trovi laborpostenon Zamenhof decidis forvojaĝi al Ĥerson (suda Rusio, nun Ukrainio),
1890 – reveno de Ludoviko al Varsovio,
1893 – por trovi „laboron kaj panon” la tuta familio translokiĝis al Grodno,
1894 – aperis la unua vortaro "Universala Vortaro" kies aŭtoro estas Zamenhof,
1895 – cenzoro malpermesis la distribuadon de "La Esperantisto" en Rusio, portempa ĉeso de la eldono, ĉar pli multo de aĉetantoj loĝis en Rusio, komenco de la eldono de "Lingvo Internacia" en Upsalo,
1897 – reveno de la familio Zamenhof por ĉiam al Varsovio,
1898 – franco Louis de Beaufront kreis la Societon por La Propagando de Esperanto,
1901 – franca eldonejo "Hachette" komencis la eldonon de libroj en Esperanto kaj subskribis kun Ludoviko la kontrakton. Uzante la pseŭdonimon "Homo Sum" Zamenhof publikigis en Sankt-Peterburgo la broŝuron en la rusa lingvo: “Hilelismo – provo de solvo de judaj problemoj“. En ĝi la aŭtoro prezentis siajn filozofiajn kaj religiajn opiniojn,
1905 – okazis en Francujo, el la urbo Boulogne-sur-Mer, la unua Universala Kongreso kun la ĉeesto de 688 esperantistoj el 20 landoj,
1908 – Hector Hodler, 18-jara sviso, kreis en Svislando Universalan E-Asocion kun la sidejo en Ĝenevo,
1914 – Ludoviko Zamenhof ne sukcesis alveni Francujon por partopreni la 10-an Universalan Kongreson. Dum lia vojaĝo tra Germanujo komencas la Unua Mondmilito. Li bezonis preskaŭ 2 semajnojn por reveni tra Skandinavio Varsovion. Pro la grava malsano je koro kaj problemoj kun piedoj Ludoviko ĉesis sian medicinan praktikon. Anstataŭis lin lia filo Adamo,
1917 – la 14-an de aprilo, en Varsovio, mortis la Kreinto de la Universala Lingvo Esperanto.
vidu ankaŭ: