Salutmesaĝo el BONA ESPERO
Kongresaj gastoj daŭre kontaktas nin por transdoni siajn impresojn
Estimata kara samideano Roberto K.,
Volonte ni akceptas viajn pluvajn aútunajn salutojn, char che ni regas tropika printempo kun pli ol 30 gradoj daúre. Uzante post la belega UK ankoraú alian trajnon de Bjalistoko al Torun ni bonege fartis kaj ghuis la vojaghon, sincere. La de vi, polaj idealistoj, organizita UK estis historia kongreso, kiun neniu partoprenanto iam ajn povus forgesi. Vi vere forte strechis kaj la lokaj aútoritatoj subtenis vin per pluraj unikajhoj: Unualoke la grandioza Zamenhof Centro, kiun ni havis shancon admiri detale; la centoj da flagetoj surstrate; La charmega Esperanto Kafejo, la teatroj dise tra la urbo kun esperanto prezentoj, la richa akcepto en la Palaca Branicki, la taúga kongresejo ktp. Kaj evidente la grupo de dedichitaj lokokoanoj! Danku nianome al chiuj viaj kolegoj, kiujn vi povas atingi kaj esprimu nian sinceran dankon kaj gratulojn! Ankoraúfoje koran dankon, ke la sorto sendis vin en la trajnon en la momento kiam mi falis enen. Tropikajn brakumojn de la infanoj kaj instruistoj de Bona Espero al vi kaj via familio,
Ursula kaj Giuseppe
vidu ankaŭ: