polski esperanto

Dum 80 tagoj ĉirkaŭ la mondo...

La 15-an de decembro 2009, okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof, la ĵurnalo Gazeta Wyborcza aldonis al sia regiona, podlaĥia eldono suplementon por 15 mil legantoj. La suplemento havis la titolon "Dum 80 tagoj ĉirkaŭ la mondo, kaj ĉie estas Zamenhof kaj Esperanto".

La aŭtoroj de kvar ĝiaj artikoloj ricevis multajn apogmesaĝojn de legantoj. En la eldonaĵo estis uzitaj ankaŭ fotoj de Esperantaj objektoj senditaj de geesperantistoj el la tuta mondo. Bjalistoka Esperanto-Societo ĉi-tekste dankas al ĉiuj, kiuj respondis al nia voko pri fotoserĉado. Pro relative malgranta, uzebla paĝospaco la elekto estis malfacila. Ni esperas la ceterajn fotojn publikigi en la sekvaj suplementoj.


Malsupre troviĝas dosiero de la suplemento.



aldonaĵo al la artikolo:

vidu ankaŭ: