polski esperanto

Kuirado laŭ la Esperanto-ritmo

Dum la periodo: 02-09.12.2009 en la Centro de Trejnado kaj Edukado de OHP (Volontula Laborservo) en Wasilków, apud Bjalistoko, okazis internacia junulara interŝanĝo „Kuirado laŭ la Esperanto-ritmo”, pri la kuirtradicio kaj la lingva riĉeco de diversaj, eŭropaj ŝtatoj.

La renkonton partoprenis 45 gejunuloj el Grekio, Portugalio, Italio kaj Pollando. Ili partoprenis i.a. lecionojn pri la interkultura edukado, kuirtrejnadon, lingvoekzercojn dum kiuj ili per naciaj simboloj, tradicioj, moroj, muziko kaj dancoj prezentadis siajn kulturojn. La partoprenantoj preparadis diversajn nacinaj specialaĵojn, ornamadis la kiristnaskajn tablojn konforme al la tradicioj, regantaj en iliaj landoj, kaj ankaŭ gustumadis la preparitajn specialaĵojn. La gejunuloj lernis la plej popularajn esprimojn kaj kanzonojn en la lingvoj: portugala, greka, itala kaj pola. Ili ankaŭ konatiĝis kun la sekretoj de la lingvo Esperanto kaj eksciis pri ĝia kreinto vizitante Bjalistokon „laŭ la spuroj de Ludoviko Zamenhof”. Krome, dum la eksurso „Laŭ la tatara itinero”, ili konatiĝis kun la tatara kulturo kaj kuirarto. Dum la interŝanĝo okazadis multaj konkursoj kaj integrigaj ludoj,  „Internacia Karaokeo” kaj „eŭrodiskoteko”.      


                Dum la tuta aranĝo regis bona humoro kaj la amika etoso.  La junularo  post la interŝanĝo  estis tre kontenta kaj forveturis impresoplena, pli riĉa ne nur per la scio pri la landoj partoprenantaj la interŝanĝon, sed ankaŭ pro  novaj amikoj el diversaj anguloj de Eŭropo.


 



vidu ankaŭ: