polski esperanto

100 je 100

100 je 100 estas nova agado ligita kun la publika Esperanto-biblioteko en Bjalistoko.

Ĉu esperantistoj en Via urbo povas
donaci 100 librojn je la 100-jariĝo de la Esperanto-movado en la lulilo de la
Zamenmhofa lingvo, en la urbo Bjalistoko? Tiun ĉi alvokon ni direktas precipe
al la maljunaj esperantistoj.


Jam baldaŭ en Bjalistoko malfermiĝos
la unua publika biblioteko kun esperantlingva libraro. Nur kun Via helpo povas
kreski kaj pliriĉiĝi la tuta kolekto, kaj ni klopodos, ke ĝia katalogo estu
alirebla en Interreto, kaj la plej valorajn tekstojn ni havigos en la
PDF-formato.


Ĉiujn donacintojn kaj ankaŭ ĉiujn
Zamenhofanojn ni invitas al la solena aranĝo pri la 100-jariĝo de la organizita
Esperanto-movado en  Bjalistoko, kiu
okazos de la 28a ĝis la 30a de majo 2010.

Al nia peto jam
respondis esperantistoj el Lublin, Olsztyn, Gdańsk, Szczecin, Poznań, Krakovo,
Lodzo, Berlino kaj Varsovio. Ni atendas helpon el aliaj urboj. Sian tutan
bibliotekon donacis al ni Ewa Bondar, konata Ĉe-instruistino el Ełk. Ankaŭ
Andrzej Pettyn - multjara direktoro de la Esperanto-redakcio de Pola Radio
esprimis la pretecon transdoni al ni parton de sia riĉega kolekto de
esperantaĵoj.



            



vidu ankaŭ: