Ludoviko Zamenhof sur grandformata portreto
Probable ni kreos plej grandan galerion en Pollando de grandformataj portretoj de famaj loĝantoj de Bjalistoko - diras Damian Dworakowski - prezidanto de la Asocio "Kreiva Podlaĥio".
La ideo estas jena: liberaera galerio estos prezentata komence sur 4-5 grandaj loĝdomoj. Ili devas esti identaj, konvene situataj: 4-etaĝaj situataj unu post la alia, la muro sen fenestroj (12 m x 15 m) sur kiu estos prezentata la pentraĵo situos la direkton de trotuaro kaj ŝoseo. Plej probable kiel la unuaj estos prezentataj Ludoviko Zamenhof kaj Jan Klemens Branicki. La projekto startos printempe.
fonto: Gazeta Wyborcza Białystok
vidu ankaŭ: