Adiaŭo de Kristof
La 25-an de feb. 2010 bjalistoka esperantistaro en la klubejo ĉe la str. Piękna 3 adiaŭis sian francan volontulon Chris Chazarein.
Nia kolego laboris en Bjalistoko 12 monatojn por Esperanto. Li mem lernis la polan kaj samtempe li instruis al aliaj Esperanton. Dum la 94a UK li ĉiĉeronis en la Centro Ludoviko Zamenhof. Dum sia restado en la urbo li renkontadis lernejanojn kaj gvidis kursojn. En Esperanto Cafe li organizis „lingvan kafejon” similan al tiu, kiu funkcias en Tuluzo. Por la venonta Esperanto-biblioteko li prilaboris kolektitan libraron. Danke al li la bultenoj de BES ricevis modernan grafikan formon.
Dankemaj bjalistokanoj la 25-an de feb. 2010 por ĉiam enskribis lin en la liston de honoraj membroj de BES.
Ni rememorigas, ke la titolon de la “Honora Membro de BES” ĝis nun ricevis:
N-ro 1 Halina Gorecka – la eldonisto de “La Ondo…”
N-ro 2 Aleksander Korĵenkov – la ĉefa redaktoro de “La Ondo…”
N-ro 3 – Gerhard Klingenhoefer el Erlangen
N-ro 4 – Tadeusz Truskolaski – la urbestro de Bjalistoko
N-ro 5 – Aleksander Sosna – la prezidanto de LKK de la 94.UK
vidu ankaŭ: