Kiel bjalistoka esperantistaro klopodis organizi esperantan bibliotekon
Venu la 12-an de majo 2010 por esti la unua leganto de la e-biblioteko
1910 – 70 esperantistoj, partoprenantaj renkontiĝon
la 29-an de majo 1910 en la Komerca Klubo de Bjalistoko, decidis fondi la
Societon de Zamenhof.
Laŭ la proponita statuto membroj, kiuj ne scipovos uzi
Esperanton, ne havos rajtojn esti elektitaj la estraron kaj pruntepreni librojn
el la venonta e-biblioteko, partopreni e-kursojn kaj uzi ion ajn, kio apartenos
al la Societo.
1923- Jakobo Ŝapiro eldonis la unuan esperantan
gvidlibron tra Bjalistoko. I.a. li informis en ĝi, ke la biblioteko Ŝolem
Alejhem ĉe la strato Sienkiewicza 36 posedas riĉan kolekton de e-eldonaĵoj.
1926 – Kiel ĉiujare esperantistaro festis la 15-an de
decembro en Bjalistoko kaj en la tuta mondo la naskiĝdatrevenon de Ludoviko
Zamenhof. Ĉifoje la solenaĵo okazis
ankaŭ kadre de festo de e-libro. Ne
havante propran ejon por festi bjalistoka esperantistaro volonte renkontiĝis en
la sidejo de la Societo TOZ ĉe la strato Warszawska, kie kutime okazadis ĉiuj
aliaj e-renkontiĝoj
1927 – Berta Mejloch, kiu persone konis junan
Ludovikon Zamenhof, ekproponis al la loka esperantistaro senpage uzadi ŝian
4-ĉambran loĝejon ĉe la strato Zamenhof 14a. Finfine oni havis sufiĉe da spaco
por kreskanta libraro. La biblioteko kaj la legejo estis oficiale registritaj
en urbaj registroj.
1939-1944 - Dum la dua mondmilito, precipe dum la
likvido de la judkvartalo, esperanta
kolekto de libroj kaj gazetoj estis neinversigeble detruita
1987 – la 29-an de julio, ĉe la monumento al
Zamenhof, en la ĉeesto de 1000 esperantistoj de la 72 UK, oni anoncis la
iniciaton konstrui Mondan Centron de Esperanto en la naskiĝurbo de ĝia kreinto.
La saman tagon okazis la subskribo de la
erekta akto de la venonta Centro. La 21-an de dec. 1987 estis registrita
Fondumo Zamenhof kies ĉefa celo estis kolekti monon por la venonta Centro. En
junio 1988, en la Reĝa Palaco en Varsovio oni inaŭguris la laboro de la
Fondumo. Unu el ĉefaj taskoj de la Centro estis kreo de la e-biblioteko kun la
kolekto de e-literaturo kaj sciencaj
verkoj.
2007 – La Urbestro de Bjalistoko Tadeo Truskolaski
partoprenis la 92. UK en Jokohamo,
kie li deklaris kreon en Bjalistoko kulturan Centron de Zamenhof. I.a. li promesis lokigi tie veran e-
bibliotekon
2008 – Dum la 93.UK en Rotterdamo bjalistokaj
esperantistoj anoncis alvokon al la partoprenantoj, en kiu ili petis donaci
librojn por la venonta biblioteko
2009- Multaj partoprenantoj de la 94. UK lasis por organizatoroj (ofte eĉ
anonime) librojn el sia landa literaturo tradukitaj al Esperanto. I.a. Roman Dobrzynski donacis 13 volumenojn
de lia „Zamenhof-strato” eldonitaj en
13 lingvoj.
Urba
Konsilantaro de Bjalistoko decidis financi
ek de la jaro 2010 novan
publikan bibliotekon, havantan esperantlingvan kolekton de libroj kaj gazetoj
aŭ verkoj pri Esperanto.
2010 – Bjalistoka Esperanto-Societo
anoncis agon „100 je 100” petante esperantistaron el grandaj urboj donaci al la
biblioteko en Bjalistoko 100 librojn okaze de 100-jariĝo de e-movado en
Bjalistoko.
La
parlamento de la podlaĥia vojevodio decidis ŝanĝi la statuton de la Podlaĥia
Libraro por ke ĝi nome de la Urbestro de Bjalistoko povu organizi
Esperanto-Libraron.
Kadre de la solenaĵo „100 jarojn de la Podlaĥia
Libraro”, la 12-an de majo 2010 okazos solena malfermo de la unua en Pollando
publika biblioteko kun nur esperanta kolekto de libroj kaj gazetoj.
vidu ankaŭ: