polski esperanto

Kondolencoj 6

UEA KONDOLENCAS POLOJN

Nome de Universala Esperanto-Asocio mi kondolencas
Polan Esperanto-Asocion, la polajn membrojn de UEA kaj ĉiujn polajn
esperantistojn pro la tragedia pereo de la Prezidanto de la Pola Respubliko s-ro
Lech Kaczyński, lia edzino kaj multaj elstaraj reprezentantoj de la pola publika
vivo en aviadila akcidento. 

Esperantistojn tiu ŝoka informo tuŝas aparte
pro la historiaj ligoj de la Internacia Lingvo kun Pollando, kies ĉefurbo estas
la naskiĝurbo de Esperanto. La varmaj sentoj de esperantistoj pri Pollando
montriĝis kaj pli firmiĝis pasintjare lige kun la 94-a Universala Kongreso de
Esperanto en Bjalistoko, per kiu la Esperanto-movado omaĝis la 150-an datrevenon
de la naskiĝo de d-ro L.L. Zamenhof en tiu urbo. 

Niaj pensoj estas
denove en Pollando, ĉi-foje plenaj de funebro kaj kunsento kun la proksimuloj de
la forpasintoj.

Osmo Buller

Ĝenerala Direktoro de UEA



vidu ankaŭ: