Kondolencoj 7
Mi deziras esprimi miajn plej sincerajn kondolencojn al vi
cxiuj poloj kiuj
estas tradicie la plej proksimaj amikoj de hungaroj kaj Hungario.
Ni cxiuj partoprenas en via profunda
funebro.
kunsentante,
John A. Sipos
Karaj pollandaj gesamideanoj,
Bonvolu akcepti miajn elkorajn kondolencojn
pro la terura katastrofo trafinta hodiaux viajn landon kaj popolon.
Mi sentas nun kvazaux la granda perdo okazis ankaux al mia
lando kaj popolo, cxar parto de la mortintoj -- la prezidanto Lech Kaczynski
kaj kelkaj pliaj eminentuloj -- estis tre bonaj amikoj de miaj lando kaj
popolo.
Grandbedauxre kaj
amikece, Josi Shemer, Israelo
vidu ankaŭ: