polski esperanto

Pri la Societo

Bjalistoka Esperanto-Societo estas neregistara asocio fondita en 1991. Ĝi daŭrigas tradicion de la antaŭmilita societo fondita en 1920 de Jakobo Ŝapiro.


La 2-an de decembro 1990 dum la fondokunsido de 34 bjalistokaj esperantistoj oni decidis refondi Bjalistokan Esperanto-Societon. Pro la agado de Fondumo Zamenhof kaj lokaj esperantistoj oni renovigis konstruaĵon de iama Sinagogo Piaskower ĉe la strato Piękna 3. Ĝis la jaro 1999 funkciis tie Informcentro Kultura kaj Turisma Ludoviko Zamenhof. Ekde 2000 en la konstruaĵo troviĝas Esperanto-Centro kaj sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj de Fondumo Zamenhof.


Ĉefa okupo de la organizo estas popularigado de Esperanto en Bjalistoko kaj en la provinco, organizado de lingvokursoj je ĉiuj gradoj, ĉiujaraj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, prelegoj kaj aliaj eventoj.


La societo estas loka kunlaboranto de UEA por prepari UK 2009 okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof.


 


Sidejo: 15-282 Białystok, strato Piękna 3, poŝta kesto 67


Por kontaktoj ni preferas nian retan adreson: esperanto.bialystok@interia.pl


Telefonnumero : 0048 857 454 600 (merkrede 16.00-19.00)


Post la 20.00h, se necesas, vi povas kontakti la prezidantinon de BES uzante la telefonnumeron 0048 857 442 213 aux 509 200 531


Banka konto: nr-o 45 1160 2202 0000 0000 5482 1484 NIP – 542-25-02-382


Jura registro: KRS- Dział Stowarzyszenia: poz. 00000 45517


 


La Estraro de Societo:



  • Prezidantino: Elżbieta Karczewska

  • Vicprezidanto: Przemysław Wierzbowski

  • Sekretariino: Alicja Temler

  • Kasistino: Stefania Romanowicz

  • Estraranino - Alicja Jacewicz

  • Estrarano: Konrad Andrzejuk


 



vidu ankaŭ: